English
Español
Français
Esperanto
PJGallery: libera Php skribo por montri bildogaleriojn
PJGallery estas simpla, tamen efika kaj misfarotolerema php skribo por montri bildogaleriojn, ĝi estas facile adaptebla al via bezonoj kaj integrebla en via retpaĝo.
Inter la plej gravaj trajtoj:
- paĝoj de miniaturoj integreblaj en via retpaĝo sen Javascript,
- funkcias en una nura fenestro,
- bildoj videblaj sen Javascript,
- pritraktas horizontalajn kaj vertikalajn bildojn,
- datumaro kiel MySql ne necesas kiu simpligas la administrolaboron,
- titoloj povas esti laŭvole alligataj al bildoj kaj albumo priskriboj estas konserveblaj en teksto dosieroj sur la servilo, la montriĝo ordo de la bildoj povas esti difinita,
- la uzanto povas peti automatajn diapozitivojn, la paŭzo estas ŝanĝebla,
- bildoj ŝarĝas kun velkefiko parametrebla,
- la albumoparametrojn estas difineblaj: ne ekzistas administrilo, la modifoj fariĝas per teksto procesilo,
- la simpla CSS dosiero kiu regas la stilojn de la paĝoj povas esti facile modifita por korespondi al via stilo,
- provizas lingvo dosierojn por La angla, Franca, Esperanta, kaj Hispana, aliaj uzantolingvoj povas esti almetitaj en la dosiero de lingvoj se necesas (akceptas la UTF-8 kodo),
- la kodo estas XHTML-kongrua,
- miniaturoj estas laŭvole kreeblaj en horizontalaj kaj vertikalaj komunaj formatoj (.jpg, .png, .gif),
- etendita dokumentaĵo kaj kodo verkita en la angla lingvo,
- licenco "creative commons",
- funkcias kun php4 kaj Php5. Provita kun Windows kay Linux Apache per IE6 kay sekvantaj, FireFox3 kay Opera10.
Por havi ideon pri la programo: vidu ekzemplan albumon.
Dokumentaro kaj dosieraro (1Mb).